Johannes Peter Müller Enhavo Vivo | Graveco | Literaturo | Fonto | Navigada menuortie ĉi interrete.Johannes Peter Müller en la Vikimedia KomunejoKategorio Johannes Peter Müller en la Vikimedia Komunejo626385118585053n84115147543879000000 0001 0928 6082273477083787143145518122nlk20000079352XX1374108
Mortintoj en BerlinoNaskiĝintoj en 1801Mortintoj en 1858VirojAkademianojGermanaj fiziologojGermanaj biologojGermanaj taksonomiistojMembroj de la Reĝa Sveda Akademio de SciencojAnoj de la Reĝa Societo de LondonoHistorio de neŭrosciencoGermanaj romkatolikoj
KoblenzBerlinogermanaBonnBerlinofiziologiokompara anatomiozoologioJakob HenleEmil du Bois-ReymondErnst HaeckelHermann von HelmholtzJakob HenleAlbert von KöllikerWilhelm PetersTheodor SchwannRudolf VirchowWilhelm Wundttie ĉi interrete.
(function()var node=document.getElementById("mw-dismissablenotice-anonplace");if(node)node.outerHTML="u003Cdiv class="mw-dismissable-notice"u003Eu003Cdiv class="mw-dismissable-notice-close"u003E[u003Ca tabindex="0" role="button"u003EKaŝiu003C/au003E]u003C/divu003Eu003Cdiv class="mw-dismissable-notice-body"u003Eu003Cdiv id="localNotice" lang="eo" dir="ltr"u003Eu003Ctable style="width: 100%;"u003Enu003Ctbodyu003Eu003Ctru003Enu003Ctd style="width: 0%" valign="right"u003Enu003Cdiv class="center"u003Eu003Cdiv class="floatnone"u003Eu003Ca href="/wiki/Projekto:VikiPrintempo_COE_2019" title="Projekto:VikiPrintempo COE 2019"u003Eu003Cimg alt="Logo banner-600-t.png" src="//upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/e0/Logo_banner-600-t.png/150px-Logo_banner-600-t.png" decoding="async" width="150" height="40" srcset="//upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/e0/Logo_banner-600-t.png/225px-Logo_banner-600-t.png 1.5x, //upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/e0/Logo_banner-600-t.png/300px-Logo_banner-600-t.png 2x" data-file-width="600" data-file-height="160" /u003Eu003C/au003Eu003C/divu003Eu003C/divu003Enu003C/tdu003Enu003Ctd style="width: 100%" valign="left"u003Enu003Cdiv style="text-align: center;"u003Eu003Cbigu003EKonkurso VikiPrintempo en u003Cbu003Eu003Ca href="/wiki/Projekto:VikiPrintempo_COE_2019" title="Projekto:VikiPrintempo COE 2019"u003EVikipediou003C/au003E kaj u003Ca href="https://incubator.wikimedia.org/wiki/Wy/eo/Projekto:VikiPrintempo_COE_2019" class="extiw" title="incubator:Wy/eo/Projekto:VikiPrintempo COE 2019"u003EVikivojaĝou003C/au003Eu003C/bu003E!u003C/bigu003Eu003Cbr /u003EVerku artikolojn pri Centra kaj Orienta Eŭropo kaj venku valorajn premiojn!u003Cbr /u003Eu003Cspan style="font-size: 90%"u003E(1a de Aprilo - 31a de Majo)u003C/spanu003Eu003Chr /u003EnSekvu ĉe Facebook u003Cspan class="plainlinks"u003Eu003Ca href="https://www.facebook.com/Vikivoja%C4%9Do-Esperanto-Wikivoyage-5626897572228=10/" rel="nofollow"u003Eu003Cimg alt="F icon.svg" src="//upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/c2/F_icon.svg/13px-F_icon.svg.png" decoding="async" width="13" height="13" srcset="//upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/c2/F_icon.svg/20px-F_icon.svg.png 1.5x, //upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/c2/F_icon.svg/26px-F_icon.svg.png 2x" data-file-width="267" data-file-height="267" /u003Eu003C/au003E u003Ca rel="nofollow" class="external text" href="https://www.facebook.com/Vikivoja%C4%9Do-Esperanto-Wikivoyage-562689757222810/"u003EVikivojaĝonu003C/au003E kaj u003Ca href="https://www.facebook.com/Vikipedio/" rel="nofollow"u003Eu003Cimg alt="F icon.svg" src="//upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/c2/F_icon.svg/13px-F_icon.svg.png" decoding="async" width="13" height="13" srcset="//upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/c2/F_icon.svg/20px-F_icon.svg.png 1.5x, //upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/c2/F_icon.svg/26px-F_icon.svg.png 2x" data-file-width="267" data-file-height="267" /u003Eu003C/au003E u003Ca rel="nofollow" class="external text" href="https://www.facebook.com/Vikipedio/"u003EVikipedionu003C/au003Eu003C/spanu003Eu003C/divu003Enu003C/tdu003Eu003C/tru003Eu003C/tbodyu003Eu003C/tableu003Eu003C/divu003Eu003C/divu003Eu003C/divu003E";());
Johannes Peter Müller
Jump to navigation
Jump to search
Johannes Peter Müller | |
---|---|
Personaj informoj | |
Naskiĝo | 14-an de julio 1801 (1801-07-14) en Koblenco |
Morto | 28-an de aprilo 1858 (1858-04-28) (56-jara) en Berlino |
Ŝtataneco | Germanio |
Alma mater | Bonna universitato |
Profesio | zoologo, anatomo, biologo, ichthyologist, universitata profesoro, fiziologo |
Lingvoj | germana lingvo |
Johannes Peter MÜLLER (naskiĝinta la 14-an de junio 1801 en Koblenz, mortinta la 28-an de aprilo 1858 en Berlino) estis germana fiziologo gravega kaj pionira.
Enhavo
1 Vivo
2 Graveco
3 Literaturo
4 Fonto
Vivo |
Müller studis ekde 1819 en Bonn kaj Berlino kaj habilitiĝis en 1824 kiel privatdocento pri fiziologio kaj kompara anatomio en Bonn. Samloke li iĝis en 1826 eksterorda kaj en 1830 orda profesoro. Krome li fariĝis 1833 profesoro pri anatomio kaj fiziologio en Berlino.
Liaj unuaj gravaj laboraĵoj (»Zur vergleichenden Physiologie des Gesichtssinns«, Lepsiko 1826; »Über die phantastischen Gesichtserscheinungen«, Koblenz 1826), apartenas al stranga, subjektiva kaj filozofia kategorio. La unua enhavas multon pri la plej gravaj faktoj koncerne la vidsenson de homoj kaj bestoj, dume la dua pliprofunde okupiĝas pri komplikaj psikologiaj problemoj. Sekve Müller ekokupiĝis pri objektiva, fiziologia-anatomia studaro kaj iĝis la plej grava reprezentanto de la morfologia branĉo en zoologio kiel ankaŭ inventinto de eksperiment-baziĝanta fiziologio en Germanujo.
Multaj esploroj el tiu periodo troviĝas en fakgazetoj kaj antologioj. Tiukonekse menciindas ankaŭ la verko »Über die feinere Struktur und Entwickelungsgeschichte der Drüsen« (Lepsiko 1830), per kiu la glanda sistemo ĉebesta pli bone konatiĝis kaj la malnova kvereldemando pri la finoj de la glandoj solvitis. Pereksperimente faritaj fiziologiaj esploroj (ekde 1830) kondukis je firma provo pri la valido de la Bell-doktrino pri la radikoj en la mjelaj nervoj, je la klarigo de la refleksmovoj, de pli detala kono de la sango/limfo/ĥilo ktp. Müller ankaŭ esploris la organojn kaj la formulojn de voĉo kaj liveris fundamentajn tezojn pri la aŭda senso. En Berlino li finis la manlibron »Handbuch der Physiologie des Menschen« (1833–40), en kiu la tuta fiziologio, la kompara organologio kaj la kompleta hista sistemo prezentatas elmikroskope kaj perĥemie. Per tiu ĉi verko li ege influis sian tempon kaj iĝis fondinto de la fizika-ĥemia skolo metante la bazojn de moderna fiziologio.
Ekde 1833 li skribis plurajn komparajn kaj patologi-anatomiajn respektive sistemig-zoologiajn verkojn: »Die vergleichende Anatomie der Myxinoiden« (Berlino 1835–41; fundamento de kompara histologio); »Beschreibung der Plagiostomen« (kun Jakob Henle, Berlino 1838–41); »Über den Bau und die Grenzen der Ganoiden und das natürliche System der Fische« (Berlino 1844); »Über die Larven und die Metamorphose der Echinodermen« (Berlino 1849). Lia nefinita verko »Über den feinern Bau der krankhaften Geschwülste« (Berlino 1838) ŝanĝis revolucie la mikroskopan esploradon ene de patologia anatomiscienco. Poste li ekverkis kvazaŭ ekskluzive pri kompara anatomio kaj liveris multajn esplorojn aparte pri pli malsupraj bestoj. Por mem observi la vivon de la marbestoj li 19 fojojn vojaĝis al diversaj maroj.
Graveco |
Müller ranĝis inter la plej buntaj, fruktodonaj, geniaj kaj feliĉaj esploristoj de la 19-a jarcento kaj restis laborema ĝismorte. Li neniam kontestis la rajtojn de filozofio, religio, kredo. Tamen neniu alia samgrave kontribuis en la propagando por la gravego fiziko kaj ĥemio ene de fiziologiaĵoj. La ekzaktajn metodojn li akre defendis kontraŭ eraroj de naturfilozofio, spiritualismo, religioj. Ekde 1834 li eldonis la fakgazeton »Archiv für Anatomie, Physiologie und wissenschaftliche Medizin«. En 1899 starigitis en lia honoro en Koblenz statuo el bronzo (fare de Uphues).
Inter liaj disĉiploj estis ekzemple: Emil du Bois-Reymond, Ernst Haeckel, Hermann von Helmholtz, Jakob Henle, Albert von Kölliker, Wilhelm Peters, Theodor Schwann, Rudolf Virchow, Wilhelm Wundt.
Literaturo |
- Wilhelm Haberling: Johannes Müller. Das Leben des Rheinischen Naturforschers. Akad. Verlagsgesellschaft, Leipzig, 1924.
- H. W. Haggard: The Conception of Cancer Before and After Johannes Müller. In: Bulletin of the New York Academy of Medicine. Band 14, Nummer 4, April 1938, p. 183–197.
- Gottfried Koller: Das Leben des Biologen Johannes Müller. Wissenschaftliche Verlagsgesellschaft, Stuttgart 1958
- Laura Otis: Müller's Lab. New York 2007
- Karl Eduard Rothschuh: Geschichte der Physiologie. Göttingen/Berlin/Heidelberg 1953, p. 112–117.
- Peter Schmidt: Zu den geistigen Wurzeln von Johannes Müller (1801-1858). Eine quantitative Analyse der im Handbuch der Physiologie von J. Müller (1840–1844) zitierten und verwerteten Autoren. In: Münstersche Beiträge zur Geschichte und Theorie der Medizin Nr. 9, 1973.
- Karl Post: Johannes Müller's philosophische Anschauungen. (Abhandlungen zur Philosophie und ihrer Geschichte 21), Max Niemeyer, Halle/S. 1905 (Nachdruck Olms, Hildesheim 1999).
Fonto |
Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 14. Leipzig 1908, p. 232, kio relegeblas tie ĉi interrete.
Kategorioj:
- Mortintoj en Berlino
- Naskiĝintoj en 1801
- Mortintoj en 1858
- Viroj
- Akademianoj
- Germanaj fiziologoj
- Germanaj biologoj
- Germanaj taksonomiistoj
- Membroj de la Reĝa Sveda Akademio de Sciencoj
- Anoj de la Reĝa Societo de Londono
- Historio de neŭroscienco
- Germanaj romkatolikoj
(window.RLQ=window.RLQ||[]).push(function()mw.config.set("wgPageParseReport":"limitreport":"cputime":"0.648","walltime":"0.736","ppvisitednodes":"value":2289,"limit":1000000,"ppgeneratednodes":"value":0,"limit":1500000,"postexpandincludesize":"value":15346,"limit":2097152,"templateargumentsize":"value":1366,"limit":2097152,"expansiondepth":"value":25,"limit":40,"expensivefunctioncount":"value":2,"limit":500,"unstrip-depth":"value":0,"limit":20,"unstrip-size":"value":0,"limit":5000000,"entityaccesscount":"value":3,"limit":400,"timingprofile":["100.00% 699.260 1 -total"," 87.44% 611.415 1 Ŝablono:Informkesto_homo"," 48.88% 341.815 1 Ŝablono:Dato_kaj_loko"," 21.53% 150.558 25 Ŝablono:Anstataŭu"," 19.54% 136.638 2 Ŝablono:Dato_kaj_loko/kategorio"," 18.91% 132.243 5 Ŝablono:Dato_kaj_loko/kategorio/kodero"," 17.08% 119.431 8 Ŝablono:Lin_mald"," 10.62% 74.258 18 Ŝablono:Dato_kaj_loko/dato"," 10.05% 70.293 12 Ŝablono:Ne_Q"," 7.37% 51.533 2 Ŝablono:Dato_kaj_loko/listo"],"scribunto":"limitreport-timeusage":"value":"0.490","limit":"10.000","limitreport-memusage":"value":8236324,"limit":52428800,"cachereport":"origin":"mw1239","timestamp":"20190327205511","ttl":2592000,"transientcontent":false););"@context":"https://schema.org","@type":"Article","name":"Johannes Peter Mu00fcller","url":"https://eo.wikipedia.org/wiki/Johannes_Peter_M%C3%BCller","sameAs":"http://www.wikidata.org/entity/Q57992","mainEntity":"http://www.wikidata.org/entity/Q57992","author":"@type":"Organization","name":"Contributors to Wikimedia projects","publisher":"@type":"Organization","name":"Wikimedia Foundation, Inc.","logo":"@type":"ImageObject","url":"https://www.wikimedia.org/static/images/wmf-hor-googpub.png","datePublished":"2018-12-14T15:56:50Z","dateModified":"2018-12-17T18:01:26Z","image":"https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/f/f0/Johannes_Peter_M%C3%BCller.jpg"(window.RLQ=window.RLQ||[]).push(function()mw.config.set("wgBackendResponseTime":144,"wgHostname":"mw1264"););